reto
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | reto | retoj |
Akuzativo | reton | retojn |
- Teksaĵo el ŝnuroj, fadenoj kaj simile, interplektitaj kun grandaj interspacoj.
- Ni ludis tenison kaj la pilko trafis en la reton.
- Harreto kuntenis ŝiajn belegajn harojn.
- Tia teksaĵo de diversaj formoj kaj de pli-malpli grandaj dimensioj, uzata por kapti bestojn.
- La knabino kuris kaptante papiliojn per reto.
- Virina rideto pli kaptas ol reto.
- Tia teksaĵo de grandaj dimensioj, uzata por kapti fiŝojn.
- La fiŝoj rompis nian reton.
- Aranĝo de interkruciĝantaj linioj kun interspacoj, iel simila al tia teksaĵo.
- Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj.
- Li enretiĝis per la vortoj de la buŝo.
- Sistemo de konektoj aŭ komunikiloj.
- Tutmonda komputila reto nomiĝas "Interreto".
- Hieraŭ mi multe retumis: vizitis multajn retejojn (TTT-ejojn), sendis retleterojn (mesaĝojn per retpoŝto).
- Aro da personoj, kiuj interligiĝas por komuna agado.
- Nia firmao disponas reton da laboristoj en la tuta lando.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |