pri-

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Antaŭfiksaĵo[redakti]

Signifoj
[redakti]

[I] Antaŭfiksaĵo signifanta:
[1] Ke temas pri la temo indikita de la radiko (precipe ĉe adjektivoj): prilingva artikolo; primora komedio.
[2] Ke iun el la nerektaj komplementoj de verbo oni faras ties objekto (tiun el la komplementoj, kiu indikas koncernaton, do tiun aŭ tion, kion la ago celas aŭ koncernas):
a) Regule, kiam oni faras el komplemento, enkondukata per la propozicio „pri“, rektan objekton: veti pri io ‐ priveti ion; plori pri iu ‐ priplori iun; kanti kanton pri iu ‐ prikanti heroon[1]; dubi pri io ‐pridubi ion; prizorgi, prirespondi ion (zorgi, respondi je la bezonoj pri io); tiu kampo ... estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵurita[2] (forĵurita, ĵure oferdonita).
b) Pli ĝenerale, kiam temas pri alia nerekta komplemento trafata de la ago; netransitiva verbo iĝas transitiva, ĉe verbo transitiva okazas komuto de la komplementoj: priservi priŝteli priŝteli la mastron (kp ŝteli monujon); prifajfi aktoron;
[3] Ke la intenso kaj precipe la amplekso de la ago estas grandaj kaj ĉiuflankaj, ke ili koncernas la tuton de la koncerna objekto:
a) (malofte) Sen ŝanĝo de la objekto: David prikalkulis la popolon[3];prijuĝi ion (kritiki); pritrakti ion (raporti pri); pritranĉi vinberbranĉon[4] (tondi); ŝi ne prikalkulis sian agon[5] (ne konsideris ĉiujn konsekvencojn aŭ eblojn); la pastro pririgardu (esplorekzamenu) la infektaĵon kaj deklaru, ke ĝi estas malpura[6]; li ilin bone prifrapu (mallaŭdu) per la plumo[7].
b) Kun la ŝanĝo de la objekto, kiel ĉe pri-²: priparoli demandon (paroli pri la demando + tuŝi ties diversajn aspektojn); prisilenti temon(plene, komplete, nenion ajn diri); priskribi pejzaĝon (iom detale, pli ol mencii; kp skribi leteron); pripensi, primediti[8], prifriponi la popolon[9]; prilabori teron; prifalĉi kampon[10] (Kp falĉi grenon);priplanti ĝardenon[11] (Kp planti rozujon); priĵeti iun per ŝtonoj[12] (Kp ĵeti ŝtonojn); prikonstrui monton[13] (Kp konstrui domon); prirabi la vojaĝantojn[14] (Kp rabi brutojn); priserĉi homon[15] (Kp serĉi ies monon); prisemi kampon[16] (Kp semi hordeon); mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron[17] (Kp manĝi rikoltojn); li pritondis sian kapon (Kp tondi harojn); ĉiun nokton mi priverŝas mian liton[18] (Kp verŝi larmojn). fajra kolono prilumis al ili la vojon[19]; tian palan vizaĝon la luno prilumis.
Rimarkoj
Oni vidas per tiuj lastaj ekzemploj, ke la senco de pri kelkfoje similas, tamen ne egalvaloras tiun de ig. Prilumi povas nur io, kio estas mem lumanta; ekz-e „la lampo prilumis la ĉambron“, sed „mi lumigas la ĉambron per lampo“ ĉar mi ne lumas pri io, sed igas ion lumi pri io.
Deveno
de la prepozicio pri
Ekzemploj
[1] Mi priplantigos ĝardenon kun lago en la mezo, kun belaj fontanoj, kun ĉarmaj aleoj.[20]

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
[1] Vikipedio enhavas artikolon pri: Pri-
Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  5. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  6. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  7. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  8. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  9. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  10. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  11. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  12. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  13. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  14. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  15. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  16. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  17. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  18. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  19. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  20. Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo 215.