plugi
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | plugis | plugas | plugos |
| Adjektiva aktiva participo | pluginta | pluganta | plugonta |
| Adjektiva pasiva participo | plugita | plugata | plugota |
| Substantiva aktiva participo | pluginto | pluganto | plugonto |
| Substantiva pasiva participo | plugito | plugato | plugoto |
| Adverba aktiva participo | pluginte | plugante | plugonte |
| Adverba pasiva participo | plugite | plugate | plugote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | plugi | ||
| Volativo | plugu | ||
| Kondicionalo | plugus | ||
- Prilabori la teron, tranĉante ĝin per speciala ilo por prepari semadon kaj kulturon.
- La patro plugas la teron per du ĉevaloj kaj plugilo.
- Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.
- Venis sezono de la plugado.
- La grundo ankoraŭ ne estas plugebla.
- Fari longformajn truojn en io.
- La boatoj plugas la supraĵon de la lago.
- La ŝipo traplugis, tranĉis la maron.
- Vintre neĝplugiloj senneĝigas la vojojn.
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
| Referencoj kaj literaturo |