pagi
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | pagis | pagas | pagos |
| Adjektiva aktiva participo | paginta | paganta | pagonta |
| Adjektiva pasiva participo | pagita | pagata | pagota |
| Substantiva aktiva participo | paginto | paganto | pagonto |
| Substantiva pasiva participo | pagito | pagato | pagoto |
| Adverba aktiva participo | paginte | pagante | pagonte |
| Adverba pasiva participo | pagite | pagate | pagote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | pagi | ||
| Volativo | pagu | ||
| Kondicionalo | pagus | ||
| Signifoj |
- Kvitigi sin de ŝuldo per dono de mono aŭ valoraĵo al iu.
- rigardante la donitaĵon kiel objekton
- Ĉi tie oni pagas altajn salajrojn (altan laborpagon).
- Se ni antaŭpagos aliĝkotizon, ni ricevos rabaton.
- rigardante la ŝuldon aŭ ŝuldfonton kiel objekton
- Ni devas pagi la impostojn.
- Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas.
- Oni repagos al ni la vojaĝkostojn.
- rigardante la ricevanton kiel objekton
- Mi jam pagis vin, do bonvolu foriri!
- sen objekto
- Avarulo pagas duoble.
- Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.
- Ni faris ekpagon / partopagon ĉe aĉetado de la apartamento.
- Partopreno ĉi tie estas pagenda.
- Ni rajtas forpreni la aŭton pro via nepago.
- Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
- Multaj flugfolioj estis disdonitaj senpage.
- rigardante la donitaĵon kiel objekton
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
pag
"reta-vortaro.de" pagi- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "pagi".
- La Simpla Vortaro, „pagi“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „pagi“.
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "pagi"