Saltu al enhavo

luko

El Vikivortaro
 Ĉi tiu kapvorto estas registrita en la
Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (1974)
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo luko lukoj
Akuzativo lukon lukojn
Deveno
el la germana Luke
Vorterseparo
luk/o.

Signifoj

[redakti]
Aperturo:
[1] ordinare vitrita aŭ kradita, en tegmento, plafono aŭ kelo, por enlasi lumon: mansarda luko.
[2] fermebla per pordo aŭ tabuloj, en la ferdeko de ŝipo, por ebligi penetron en la holdon (pli precize: holdluko).
[3] fermita per kovrilo el giso, kiu en la strato, sur trotuaro ks ebligas al metiisto malsupreniri en kloakon, aŭ subteran galerion.
Samsencaĵoj
[1] lumluko, bovokulo, vazistaso.
Derivaĵoj
[1]
Derivaĵoj
luketo. Malgranda luko en pordo tra kiu oni povas ekvidi la personon, kiu sonoris.
lumluko. luko 1.

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Luko
Fontoj kaj citaĵoj