kvalito

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Kvalito

Esperanto[redakti]

kvalit + o

 Substantivo[redakti]

kvalito

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo kvalito kvalitoj
Akuzativo kvaliton kvalitojn
  1. Ĉiu el la diferencaj manieroj, kiel objekto impresas niajn sensojn kaj kiuj konsistigas ĝian ecaron, staton, eksteron, karakteron kaj ceterajn.
    La vortoj "tia" kaj "kia" ĉiam montras la kvaliton.
  2. Grado de boneco.
    Niaj varoj estas de plej alta kvalito.
    Kvalito bona ne bezonas admonon.
    Nur kvalita muziko estos en la aranĝo.
    Ŝi aĉetas nur altkvalitajn vestojn.
  3. Speciala povo; propra efiko de io.
    La kvalito de magneto estas, ke ĝi altiras la feron.
  4. Ĉiu el la moralaj aŭ intelektaj ecoj, kiuj faras, ke persono estas tia, kaj ne alia.
    Kuraĝo estas unu el liaj ĉefaj kvalitoj.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Referencoj kaj literaturo