kompensi

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto[redakti]

kompens + i

Open book 01.svg Verbo[redakti]

kompensi

Tempo Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo kompensis kompensas kompensos
Adjektiva aktiva participo kompensinta kompensanta kompensonta
Adjektiva pasiva participo kompensita kompensata kompensota
Substantiva aktiva participo kompensinto kompensanto kompensonto
Substantiva pasiva participo kompensito kompensato kompensoto
Adverba aktiva participo kompensinte kompensante kompensonte
Adverba pasiva participo kompensite kompensate kompensote
Moduso
Infinitivo kompensi
Volativo kompensu
Kondicionalo kompensus
  1. Kontraŭpezi nedeziratajn efikojn (de forto, movo, influo kaj tiel plu) por atingi ekvilibron.
    Liaj okuloj estis la sola trajto, kiu penis kompensi lian alie malmoderan malbelecon.
    La tradukitaj tekstoj enhavas multaj erarojn, sed kompense la plej gravaj paĝoj estas tradukitaj bonege.
  2. Havigi al iu monsumon aŭ alian avantaĝon, destinitan anstataŭi aŭ kontraŭpezi suferitan perdon aŭ damaĝon.
    Oni kompensis al mi aldonajn laborhorojn per liberaj tagoj.
    La kostoj de la vojaĝo estos kompensitaj al vi.
    Tio ne estas konvena kompenso pro ĉiuj miaj suferoj.
    La proponita kompensa monsumo estas sufiĉe granda.
    Subite ŝi postulis kompensaĵon pro sia helpo.
    Grandegaj elspezoj de homa laboro en la sfero de priservado kaj komerco kompensiĝas per alta kosto de la servoj.

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]

Book Hexagonal Icon.svgReferencoj kaj literaturo
Wikipedia-logo-v2-eo.svgVikipedio enhavas artikolon pri: Kompensi

Icon river source.svgFontoj kaj citaĵoj