kaskedo
Aspekto
Ĉi tiu kapvorto estas registrita en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (1974) |
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | kaskedo | kaskedoj |
Akuzativo | kaskedon | kaskedojn |
Vorterseparo |
- kasked/o.
Signifoj |
- [1] Ĉapo kun viziero, civilvesta aŭ uniforma: homoj armitaj en nigraj kaskedetoj[1]; la hotela pordisto levis sian kaskedon.
Ekzemploj |
- [1] Volis
- la ĝardenisto pajlan ĉapelon,
- la ŝipisto maristan ĉapon,
- la ĵurnalisto kvadratitan kaskedon,
- la ĉambristino puntan kufon,
- la ĝendarmo militistan kepon,
- la ĉampano korkon,
- la ĝemelo du supersignojn,
- la ĵonglisto tri aŭ kvar...[2]
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- Vikipedio enhavas artikolon pri: Kaskedo
- kaskedo
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "kaskedo".
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "kaskedo"
- La Simpla Vortaro, „kaskedo“.
Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ El la verkaro de Antoni Grabowski.
- ↑ LA MILITO DE LA ĈAPELOJ (el Fabeloj de la verda pigo, de Louis BEAUCAIRE) Voĉlegata de Luis Jorge Santos Morales.