karesi

El Vikivortaro
Jump to navigation Jump to search

Esperanto[redakti]

Verbo[redakti]

Tempo aŭ modo Estinta Estanta Estonta
Realfakta karesis karesas karesos
Adjektiva aktiva participo karesinta karesanta karesonta
Adjektiva pasiva participo karesita karesata karesota
Ordona karesu
Kondiĉa karesus
Ĉiuj aliaj formoj: karesi (konjugacio)
  1. Delikate tuŝi, por montri al iu sian amon, amikecon, respekton kaj tiel plu.
    La patrino karesas la infanon.
    Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
    Mi ĝis nun memoras lian karesan rigardon.
    Li ĉiam tenas sin karese kun ŝi.
    Min jam lacigis ŝia konstanta karesemo.
    Ŝi estas bela kaj karesinda!
    Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.
  2. Delikate tuŝi.
    Post bona manĝo li karesis sian ventron.
  3. Plezurigi.
    Viaj konsoloj karesas mian vunditan animon.
    Ne ekzistas kareso sen intereso.
  4. Montri al iu afablecon, favoron.
    Mono min neniam karesis.
    Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.

Globe of letters.svg Tradukoj[redakti]


Fontoj:
[redakti]