Saltu al enhavo

kahvi

El Vikivortaro

finna

[redakti]

Substantivo

[redakti]

 kahvi ( fi , SB )

Deveno
El la sveda vorto " kaffe "  sv (kun tipa ŝanĝo ff -> hv), siavice el la araba vorto " قَهْوَة "  ar kvahva. La araba vorto iam signifis vinon, ĝis ke islamo malpermesis uzon de alkoholo, kaj araboj sekve komencis trinki kafon anstataŭe, kaj la vorto komencis signifi kafon. En multaj hindeŭropaj lingvoj, al kiuj la vorto estis pruntita, hv malaperis, ĉar por tiuj lingvoj estas maltipe, ke h aperas antaŭ konsonanto, kaj en la sveda la vorto ricevis la formon kaffe. Kiam ĝi estis pruntita al la finna, ff malaperis, ĉar por la finna f estas maltipa, kaj same kiel en multaj aliaj pruntoj ĝi estis anstataŭigita per hv, ĉar en la finna h senprobleme povas aperi antaŭ konsonanto. Tiel hazarde la vorto reakiris la sonon hv, kiel en la araba vorto.

Signifoj

[redakti]
  1. (trinkaĵo) kafo
Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj
(neniuj)
Referencoj kaj literaturo
  • Vikipedio en la finna enhavas artikolon pri: Kahvi