[1] Okaza mensostato emocia; animstato: li estas hodiaŭ en kolera humoro [1]; li estas en acida humoro PrV; ŝi kisis kaj karesis ĝin, sed la infano terure kriis kaj baraktis per la brakoj kaj kruroj; videble ĝi tute ne estis en bona humoro [2]; „Mi havas nun atakon de malgaja humoro“, diris ŝi, „sed vi ne atentu tion kaj vizitu min (...) post iom da tempo“ [3]; melankolia, milda, akraZ, trankvila, gaja humoro; (figure) kreiĝas iom post iom internacia humoro malfavora al la milito; malbonhumorigi iun; kontraŭ doloro helpas bona humoro PrV.
Rim.: Nur ĉi tiu senco estas fundamenta, kiel atestas la tradukoj germana, rusa kaj pola en la Universala Vortaro (la tradukoj angla kaj franca uzas la etimologie parencan vorton mapli precizan). [Sergio Pokrovskij]
[2] (malofte) Trajto de karaktero1, parto de temperamento, emo al iu humoro1: de mia patro mi ricevis la plej bonan heredaĵon, bonan humoron (t.e. bonhumoremon)
[3] (arkaismo) =humuro
Derivaĵoj
[1]
Derivaĵoj
humoraĵo; humoristo; humorplena libro.
humora
1.
Rilata al humoro1: lia deĵoro ne suferis plu pro liaj humoraj neegalecoj [5].
2.TEZ
(evitinde) =humura humora parolo, rakonto;
humori
Esti en iu humoro1, emi al io laŭ koncerna humoro: nun li ne ŝerceme humoras; Laŭdinde estas, ke vi ne humoras Min bati, ĉar l'okazo oportunas [6].
humorigiTEZ
(tr)
Agordi al iu humoro, al iu animstato: li mem kreas sian humoron kaj scipovas humorigi aliulojn [7].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 22a.
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, 1908
6. Lord Byron, trad. W. Auld: El la I-a kanto de „Don Johano“, Norda Prismo, 1957:2
7. -: Hugo, Bonvivulo, Socioniko, [vidita en 2015]