hobito

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo hobito hobitoj
Akuzativo hobiton hobitojn
Vorterseparo
hobit + o

Signifoj
[redakti]

[1] fikcia homraso, malalta kun harplenaj piedoj, el la verkaro de J. R. R. Tolkien
Ekzemploj
  • 1995, William Auld, tradukisto, La kunularo de l' ringo de J. R. R. Tolkien, p. 22:
    Estas ja tre klare, ke malgraŭ postaj fremdiĝoj, la hobitoj estas niaj parencoj: pli proksimaj al ni ol la elfoj, aŭ eĉ la gnomoj.
  • 2005, Christopher Gledhill, tradukisto, La hobito, aŭ tien kaj reen de J. R. R. Tolkien, 2-a eldono, Kaliningrad: Sezonoj, ĉ. 5:
    La hobitoj ne estas tute kiel ordinaraj homoj, kaj kvankam ili loĝas en tre bonaj komfortaj truoj, kiuj estas sufiĉe bone aerumataj kaj tre malsimilaj al la goblenaj tuneloj, ili tamen pli bone konas tunelojn ol ni, kaj ili ne facile perdas sian direkton subtere, eĉ kiam iliaj kapoj resaniĝas post dolora frapo.
  • 2009, Sergio, "re: Meksiko aŭ Meksikio?", en soc.culture.esperanto:
    La plej granda parto de la rusiaj gaso kaj nafto situas ĉirkaŭ la Tumena regiono, kies indiĝenaj popoloj estas ĥantoj kaj mansoj (du suomugraj etnoj). Estas 28600 ĥantoj; estas 11400 mansoj (laŭ la censo de la 2002a jaro; oni rajtas sin deklari ajna etnano, eĉ esperantisto aŭ hobito, aŭ diri nenion).

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Hobito
Fontoj kaj citaĵoj