historio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Esperanto[redakti]
Substantivo[redakti]
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | historio | historioj |
Akuzativo | historion | historiojn |
![]() | Vorterseparo |
- histori/o

Signifoj
[redakti]

- [1] Scienco pri la kronologio de la pasintaj okazaĵoj de la homaro kaj de la sociaj faktoj: geografio kaj kronologio estas la du okuloj de la historio.
- [2] Rakonto pri gravaj memorindaj okazaĵoj, kronologie aranĝitaj: antikva historio; la historio de la Centjara milito, de Jesuo; la historio de nia vivo[1]; ilin vi konas el via Biblia historio[2].
- [3] Sufiĉe ampleksa kaj grava okazintaĵo: :mi rememorigis al vi la tutan historion[3]; ĝi (la agado de la Delegacio por alpreno de helpa L.I.) estas historio, pri kiu mi ne volas paroli[4]; kion vi diros pri tia historio?[5]; vi kuraĝas ankoraŭ agi tiamaniere post la historio de antaŭe![6]; tra la tuta mondo li disportos la historion![7].
- [4] Fantazia rakonto por amuzi aŭ doni moralan instruon: en la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo[8]; mi dankas vin, ke vi rakontas al la knabo historiojnZ; la pli aĝaj jam postulas historiojn kun pli profunda enhavoZ; li al gastoj historiojn diris belrakonteG; sed tio ĉi estas alia historio. ☞ anekdoto, fabelo, novelo.
- [5] Mensoga rakonto: li diros al vi cent aliajn samspecajn historiojn, kiujn li sonĝisZ; vi havas la arogantecon rakonti al mi centon da malsaĝaj historioj!Z.
![]() | Deveno |
- [1]
![]() | Samsencaĵoj |
- [1]☞ sociologio
- [2]☞ analoj, kroniko
- [3]☞ aventuro
![]() | Kontraŭvortoj |
- [1] sentempeco
![]() | Supernocioj |
- [1] scienco
![]() | Subnocioj |
- [1] dato
![]() | Ekzemploj |
- [1]
![]() | Parolturnoj |
- [1]
![]() | Frazaĵoj |
- [1]
![]() | Derivaĵoj |
- historia
- historieco
- historieto. Mallonga historia anekdoto.
- historiisto. Sciencisto pri historio: Tucidido estis la plej granda helena historiisto. ☞ historiografo, analisto, kronikisto.
- antaŭhistorio = prahistorio 2 k 3.
- prahistorio
- [1] Studo de la originoj: la prahistorio de Tero.
- [2] Periodo de tempo inter la ekhomiĝo k la apero de skribaj dokumentoj.
- [3] La responda scienco. ☞ paleolitiko, mezolitiko, neolitiko.
- [4] prahistoria. Rilata al la prahistorio: la prahistoriaj civilizacioj, bestoj.
- [5] prehistorio = prahistorio 2 k 3.
- protohistorio
- [1] Transira periodo inter prahistorio k historio, kiam ekzistis nur nerektaj skribaj dokumentoj pri la koncernaj homaj socioj.
- [2] La responda scienco.
- arthistorio. Parto de la historio, kiu studas la evoluon de la arto.
- literaturhistorio. Scienco, pri la esploro de la historio k kondiĉoj de la literaturo aŭ tra la tempo en unu lando, aŭ en pluraj landoj je la sama epoko (kompara literaturhistorio).
- mondhistorio. Speco de historio, kiu prezentas la disvolviĝon de la homa civilizo sur la tuta tero k ne en unu lando aŭ nacio aparte.
- naturhistorio (ark.) = natursciencoj.
- religihistorio. Studo pri la estiĝo k evoluo de la diversaj religioj.

Tradukoj
[redakti]

|
|
![]() | Referencoj kaj literaturo |
historio
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 "historio".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, „historio“.
- La Simpla Vortaro, „historio“
![]() | Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.