haveno

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo haveno havenoj
Akuzativo havenon havenojn
montreala Malnova Haveno
Vorterseparo
haven/o

Signifoj
[redakti]

[1] Nature aŭ arte ŝirmita loko ĉe la bordo de maro aŭ rivero, kie ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian en- k el-ŝarĝadon ktp: libera (senimposta), tajda havenoj; feliĉe alveni en la havenon (pf). ☞ baseno, digo, ĝeto, moleo, rodo, varfo, ondrompilo.
[2] figursenca Rifuĝejo: lia domo estis haveno por la persekutatoj; serĉi ripozan havenon en monaĥejo; de nun invitu venojn en viajn tri havenojn (orificojn)[1].
Derivaĵoj
havena. Rilata al haveno: la havenaj instalaĵoj
antaŭhaveno. Enirejo de haveno, kondukanta en la diversajn basenojn.
[1] flughaveno. Aerodromo, provizita per organizaĵo por dogano k el- aŭ en-migrado, k per konstruaĵoj por pasaĝeroj k pakaĵoj.
komerchaveno. haveno destinita por la komercaj ŝipoj.
milithaveno. haveno ekipita por la militŝipoj.
Vidu ankaŭ
[1] haltejo, stacio (por trajnoj, busoj aŭ simile)

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Haveno
Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de Gaston Waringhien.