Saltu al enhavo

glata

El Vikivortaro
Vidu ankaŭ (ĉiuj lingvoj): GLATa
Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo glata glataj
Akuzativo glatan glatajn
Vorterseparo
glat + a

Signifoj

[redakti]
1 kies partoj ne superstaras unu alian, sur kiu oni povas libere konduki la manon; prezentanta nenian elstaraĵon sur sia supraĵo; tia, ke la mano tie facile glitas
glata vitro, ledo, fajenco; li elektis kvin glatajn ŝtonojn[1]; Esav estas harkovrita kaj Jakob estas homo glata[1]; glataj vangoj de infano; glata felo de kato; (analoge) la akvo fariĝis glata kiel spegulo[2]; blua, milda glata maro![3].
2 senobstrukca, facile irebla glata vojo[2], aleo. (vid. ebena).
3 (figursenca) iranta sen baro aŭ malhelpo
glata laboro, stilo, parolo; la afero iel ne estas glata[2]; lia morto estos tiel glata, ke eĉ ne estos ombro da suspekto[2].
4 (figursenca) karesa, dolĉa, lerte flata
virino, kies paroloj estas glataĵ; per sia glata buŝo la adultulino lin entiris.
5 (matematiko) funkcio aŭ kurbo estas glata, se posedas sufiĉe da reguleco; plej ofte tia, ke ĉiuj derivaĵoj ekzistas kaj estas kontinuaj.
Derivaĵoj
glate. En glata maniero:
1 glate kombitaj haroj[4]; glate razita; glate rabotita tabulo;
3 vivo glate ne fluas[2]; mi esperas, ke ĉio glate pasos[4]; ĝi almenaŭ finiĝu por ni glate, li ne malsaniĝu[2]; vivi sate kaj glate[2]; por glate mensogi oni spriton bezonas[2]; la adaptiĝo al la novaj kondiĉoj ne plenumiĝis tute glate; li glate venkis en la konkurso (relo, butero).
glati (netransitiva) Esti glata 2,3.

glataĵo. Loko glata, en objekto aŭ lando: la glataĵoj de osto; inter la glataĵoj de la valo estas via parto[1].

glateco Eco de io glata: la glateco de lia stilo.
glatigi. Fari ion glata:

1 glatigi lignon per rabotilo[4], ferpecon per fajlilo; glatigi al si la barbon, la harojn; la vento plugas kaj glatigas akvajn montojn[4]; 2 glatigi la vojon al iu; 3 glatigi sian stilon; finita kaj glatigita[2] (bone aranĝita).

glatiĝi Iĝi glata: ŝia frunto glatiĝis[2]. (vid. sulkiĝi).
glatumi (transitiva) Karese tuŝeti ion glata: glatumi hundon[5]; li glatumis al si la stomakon[6]; ŝi glatumis lin je l’ griza barbo[7].
malglata
1 Tia, ke la mano iras malfacile sur la supraĵo: malglata felo de lupo; malglata kruda lanvesto; multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon[2]. (vid. raspa).
2 Malfacile irebla: malglata vojo
3 Malfacile iranta, fluanta: malglataj versoj; malglata konversacio. (vid. aspra).
malglataĵo. Elstaraĵo, kiu faras la supraĵon malglata: (figursence) stilaj malglataĵoj.
neglata[2] - malglata
Kontraŭvortoj

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo
  1. 1 2 3 El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.
  2. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. El la verkaro de Kálmán Kalocsay
  4. 1 2 3 4 El la verkaro de Kazimierz Bein
  5. El la verkaro de Antoni Grabowski.
  6. El la verkaro de Antoni Grabowski.
  7. El la verkaro de Antoni Grabowski.