gisi

El Vikivortaro

gisi. Ⓣ (teknikoj [inkl. mekanikon kaj metalurgion]) Fandi (pp produktado de giso, t.e. alojo el fero k karbono, kun proporcio de 2 ĝis 6,6% da karbono: blanka giso (dura k rompebla, uzata precipe en la fabrikado de ŝtalo); griza giso (bone fandebla, uzata precipe por elfandado, pilieroj, kolonoj, maŝinblokoj, radiatoroj, pianoframoj); specialaj gisoj (kun iom da mangano aŭ nikelo ks). ☞ fero, ŝtalo. ➞ gisbriko, gismaso. gisa. Konsistanta el giso: gisa forno.gisejo. Fabriko, kie oni pretigas gison aŭ muldas objektojn el giso. gisisto. Laboristo en gisejo. krudgiso. La nerafinita giso de la unua ferfandiĝo.