funebro

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto[redakti]

Open book 01.svg Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo funebro funebroj
Akuzativo funebron funebrojn
Hyph.pngVorterseparo
Esperanto star.svg Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

funebr/o

Flag of Esperanto.svgSignifoj
[redakti]

[1] Malĝoja sento pro ies morto, pro malfeliĉego
2 Eksteraj signoj de la funebro: ŝi portas funebron pro la edzoZ; sinjoro en funebro k en vestaĵo de rajdoZ; la funebro daŭras unu jaronB; kiam pasis la funebro […]X.
Dialog ballons icon.svgFrazaĵoj
familia, nacia funebro
Wikiquote-logo.svgEkzemploj
[1] la triumfo en tiu tago fariĝis funebro por la tuta popolo[1] (pro la morto de Abŝalom); funebron estas tre facile ludi[2].
Nuvola apps tree.svgDerivaĵoj
  • funebra
1 Malĝojega pro ies morto: akceptu mian funebran saluton!Z; mi ricevis de la familio de Tr. la funebran sciigonZ; funebra mienoB; la funebra vido de l’ vizaĝoZ; la funebra landoZ (de la mortintoj).
2 Rilata al la funebraj eksteraĵoj: funebra vesto de vidvinoZ; la funebra procesioZ, veturiloZ, iroZ, torĉoZ; mensogas, kiel funebra paroloZ (parolado super ies tombo); de l’ fest’ funebra restis multaj manĝojZ; funebre vestita virinoZ; irante funebre post la ĉerk’ de mia patroZ.
funebri (tr)
1 Interne senti funebron: ĉiuj birdoj funebris, kiam ili tion aŭdisZ; funebri la perditan feliĉon; al nia kor’ konvenus nun funebriZ. ☞ priplori.
2 Ekstere montri funebron: la morto de tiu, pri kiu ni nun ĉiuj funebras Z; ŝajnigu vin funebranta k estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortintoX.
funebraĵoj. Funebra ceremonio.
funebristino ♜ Virino, kiun oni dungis, por ke ŝi elmontru grandan malĝojon ĉe funebra ceremonio.
funebrulo. Persono, kiu funebras: la atendo de la funebruloj pereasZ.

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]

Book Hexagonal Icon.svgReferencoj kaj literaturo
Icon river source.svgFontoj kaj citaĵoj
  1. El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof.