franko

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Vikipedio enhavas artikolon pri: Frankoj
Vikipedio enhavas artikolon pri: Franko

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo franko frankoj
Akuzativo frankon frankojn

Signifoj
[redakti]

  1. ano de gento da ĝermanoj kiu fondis Francion.
  2.  Mona nomo Valuto kaj monunuo de pluraj ŝtatoj. Ĝiaj simboloj estas F kaj Fr.
    1. afrika franko (CFA-franko). Ŝtata valuto de Benino, Burkino, Ebur-Bordo (Eburio), Gvineo Bisaŭa, Malio, Niĝerlando, Senegalo, Togolando (la okcidentafrika franko) kaj Centrafrika Respubliko (Centrafrikio), Ĉado, Gabono, Gvineo Ekvatora, Kameruno, Kongo Brazavila (la ekvatorafrika franko). La internacia valuta kodoj laŭ la normo ISO 4217 estas XOF (okcidentafrika franko) kaj XAF (ekvatorafrika franko), kaj la simbolo de ambaŭ estas CFA.
    2. belgia franko (belga franko). Antaŭa ŝtata valuto de Belgio. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estis BEF kaj la simbolo estis FB
    3. burunda franko. Ŝtata valuto de Burundo. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas BIF kaj la simbolo estas FBu.
    4. francia franko (franca franko). Antaŭa ŝtata valuto de Belgio. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estis FRF kaj la simbolo estis FF
    5. gvinea franko. Ŝtata valuto de Gvineo. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas GNF kaj la simbolo estas FG
    6. ĝibutia franko. Ŝtata valuto de Ĝibutio. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas DJF kaj la simbolo estas Fdj
    7. komora franko. Ŝtata valuto de Komoroj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KMF kaj la simbolo estas FC.
    8. konga franko. Ŝtata valuto de Kongo Kinŝasa. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CDF kaj la simbolo estas FC.
    9. liĥtenŝtejna franko. Antaŭa ŝtata valuto de Liĥtenŝtejno.
    10. luksemburga franko. Antaŭa ŝtata valuto de Luksemburgo.
    11. pacifika franko (CFP-franko). Ŝtata valuto de la franciaj teritorioj de Nov-Kaledonio, Franca Polinezio, Valiso kaj Futuno. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas XPF kaj la simbolo estas CFP.
    12. ruanda franko. Ŝtata valuto de Ruando. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas RWF kaj la simboloj estas FRw kaj RF
    13. svisia franko (svisa franko). Ŝtata valuto de Svislando (Svisio). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CHF kaj la simbolo estas SFr.