flirti

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

 Verbo netransitiva[redakti]

Vorterseparo
flirt + i

Signifoj
[redakti]

[1] Delikate, kaprice flugeti: flirtanta eta papilioK; (f) flirtas neĝoflokoj en la vento; gaje flirtanta plumaĵoZ; ĉirkaŭ via belo flirtos miaj kisoj; flirtas dancistinoZ.
[2] Senpeze, facile moviĝi en la aero tien k reen: flirtas flagoZ, harojZ, baskojZ; flirtantaj vualojZ; la ĉielarko flirtas super Rejno kiel libera rubandoZ; blankaj kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestrojZ.
[3] Amindumi, kvazaŭ flugetante de unu al alia k ne celante konstantan ligon: ŝi havas sian preferatan flirtanton.
Samsencaĵoj
[3]☞ koketi
Derivaĵoj
flirt(ad)o

1 Movoj de tio, kio flirtas 1, 2. 2 Konduto de tiu, kiu flirtas 3.

flirta. Rilata al flirtado: sternos la herbaĵo laŭ via flirta paŝo tapiŝon silkanK; ŝi kiel kapreolo, facile, flirte kurisK.
flirtaĵo. Amindumaj vortoj aŭ karesoj.
flirtema. Havanta emon al flirtado: ŝiaj flirtemaj haroj; flirtema edzo. ☞ nekonstanta.
flirtigi. Fari, ke io flirtu.
ĉirkaŭflirti (tr) flirti ĉirkaŭ: ŝi estas ĉirkaŭflirtata de siaj longaj haroj k de sia verda tuko[1]; ĉirkaŭflaradi k ĉirkaŭflirtadi iun[2]. ☞ kaĵoli.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo

Fontoj kaj citaĵoj

  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof