Saltu al enhavo

falĉi

El Vikivortaro
Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
  • (transitiva)
Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo falĉis falĉas falĉos
Adjektiva aktiva participo falĉinta falĉanta falĉonta
Adjektiva pasiva participo falĉita falĉata falĉota
Substantiva aktiva participo falĉinto falĉanto falĉonto
Substantiva pasiva participo falĉito falĉato falĉoto
Adverba aktiva participo falĉinte falĉante falĉonte
Adverba pasiva participo falĉite falĉate falĉote
Moduso
Infinitivo falĉi
Volativo falĉu
Kondicionalo falĉus
Vorterseparo
falĉ + i

Signifoj

[redakti]
  1. Detranĉi herbon aŭ grenon per falĉilo aŭ falĉileto:
    La tuta vilaĝantaro falĉas grenon.
    La falĉaĵo jam estas forveturigita.
    Trafis falĉilo sur ŝtonon.
    La falĉistoj antaŭenpaŝis falĉo post falĉo.
    Per la falĉomaŝino ni povos rapide kaj grandakvante falĉi rikoltojn.
    Ni jam prifalĉis la kampon.
  2. Amase kaj abrupte mortigi.
    La epidemio falĉis multajn civitanojn.
    Laŭ la legendo ĉiuj soldatoj, kiuj enterigis la hunan reĝon Attila, estis falĉitaj.[1]
  3. Paŝi, movante duonronde unu kruron.
    Ĉevalo komencis falĉi.
    Li faligis min krurfalĉe (kaptis mian piedon kaj kaŭzis la falon).

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo
  1. Tivadar Soros. Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo. — Roterdamo, 2001, p. 90.