etendi
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | etendis | etendas | etendos |
| Adjektiva aktiva participo | etendinta | etendanta | etendonta |
| Adjektiva pasiva participo | etendita | etendata | etendota |
| Substantiva aktiva participo | etendinto | etendanto | etendonto |
| Substantiva pasiva participo | etendito | etendato | etendoto |
| Adverba aktiva participo | etendinte | etendante | etendonte |
| Adverba pasiva participo | etendite | etendate | etendote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | etendi | ||
| Volativo | etendu | ||
| Kondicionalo | etendus | ||
| Signifoj |
- Malvolvi laŭ la longo, longigante en unu direkto:
- Mi etendis la kapon tra la fenestro kaj vokis la infanojn.
- Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.
- Tiu knabaĉo eletendis la langon!
- Doni, prezenti ion etendante la brakon:
- Mia amato etendis la ringon al mi.
- Malvolvi ĉiudirekten, kovrante pli ampleksan spacon:
- La birdo etendis siajn flugilojn.
- Etendado de la flugiloj helpas ne fali dum ŝvebado.
- Tiu periodo etendiĝas de 1900 ĝis 2000.
- Plilongigi aŭ pliampleksigi metalon, malplidikigante ĝin:
- La juvelisto batetendis foliojn da oro.
- Stano estas etendebla metalo.
- Disvastigi ĉiudirekten:
- La reĝo volis etendi la limojn de sia regado.
- La vento disetendis aromon de floroj.
- Kaj jen ni ekvidis grandegan etendaĵon da akvo.
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |