esenco

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Esenco

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo esenco esencoj
Akuzativo esencon esencojn

Signifoj
[redakti]

  1. La esto en si mem, la realaĵo kuŝanta sub la fenomenoj.
    Ni eble ne diskutu pri la dia esenco.
  2. Ĉio, kio faras ion aŭ iun tio, kio ĝi estas; ĉio, kio konsistigas la propran naturon de io aŭ iu, kontraste kun la ŝajno, la eksteraĵo.
    Li ne multe pensas pri sia propra interna esenco.
    Nomo egala, sed esenco mala.
    Laŭ la aspekto li estis bona homo, sed esence li estis ruzulo.
  3. La kerno, la plej ĉefa parto, la nepra, nemalhavebla ecaro de io.
    Mi ne komprenis la esencon de lia demando.
    Bruo potenca, nula esenco.
    La dokumento laŭ mi ne estas tute klara kaj esenca.
    Tio estas neesenca problemo.
  4. Koncentrigita eltiraĵo el iuj substancoj ĝenerale bonodoraj aŭ aromaj.
    Mi verŝis iom da roza esenco en akvon kaj banis min.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Referencoj kaj literaturo