teo

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo teo teoj
Akuzativo teon teojn
Vikipedio enhavas artikolon pri: Teo

Signifoj
[redakti]

  1. sekigitaj folioj de la tearbo (Camellia sinensis)
  2. trinkaĵo preparata per merĝo de tearbaj folioj en bolantan akvon.
  3. trinkaĵo farita el aliaj vegetaĵoj per la sama metodo
Ekzemploj
[1] Manjo konservas teon en teujo.
[2] Manjo trinkas teon ĉiutage.
[3] Manjo preparis teon el sasafraso.
Derivaĵoj
teaco

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „teo“.
Fontoj kaj citaĵoj