ekvilibro

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo ekvilibro ekvilibroj
Akuzativo ekvilibron ekvilibrojn
  1. Stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova; egalpezo.
    Mi perdis ekvilibron kaj falis sur la teron.
    Provu resti en ekvilibra pozicio.
    Mia pesilo ne ekvilibras.
    Ekvilibrilo helpis ekvilibrigi la ŝnurdanciston.
    En la cirko ni kun plezuro spektis la ekvilibristojn.
  2. Bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj.
    Ni devas estigi ekvilibron inter enspezoj kaj elspezoj.
    Per ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon.
    La atakoj en Usono de la 11a de septembro malekvilibrigis la tutan mondan ekonomian sistemon.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo