dolori
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | doloris | doloras | doloros |
| Adjektiva aktiva participo | dolorinta | doloranta | doloronta |
| Adjektiva pasiva participo | dolorita | dolorata | dolorota |
| Substantiva aktiva participo | dolorinto | doloranto | doloronto |
| Substantiva pasiva participo | dolorito | dolorato | doloroto |
| Adverba aktiva participo | dolorinte | dolorante | doloronte |
| Adverba pasiva participo | dolorite | dolorate | dolorote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | dolori | ||
| Volativo | doloru | ||
| Kondicionalo | dolorus | ||
| dolori |
| Vorterseparo |
- dolor/i
| Signifoj |
- [1] (io iun) Kaŭzi tre malagrablan korpan senton.
- [2] (io iun) Kaŭzi tre malagrablan psikan impreson.
| Samsencaĵoj |
- [1]☞ aflikti, ĉagreni, turmenti, suferigi.
| Kontraŭvortoj |
- [1] ĝui
| Hiperonimoj |
- [1] senti
| Hiponimoj |
- [1]
| Ekzemploj |
- [1] Mi donas al vi kuracilon, se doloras vin reŭmatismo.[1]
- [1] Petron kruro doloras, Karolo ne lamas[2]; mia internaĵo min doloras[3]; dum frosta vetero min doloras mia reŭmatismo; ili batis min, sed ĝi min ne doloris[4]; min doloras ĉi tie, panjo[5]; ne rigardu tiel rigide, ĉar la okuloj vin ekdolorus![6]; tia operacio tre doloras[7]; kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras[8]; vergo doloras, sed saĝon ellaboras[9]; miaj ostoj doloris dum la vojaĝo[10].
- [2] doloras lin la malfavoro[11]; forte min doloras la nepovado helpi vin[12]; la sciigo estas malfavora […], tio min doloras, tre doloras[13]; ankaŭ dum ridado povas dolori la koro[14].
| Esprimoj (parolturnoj) |
- [1] dolori iun
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
"reta-vortaro.de" dolori- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "dolori".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "dolori"- La Simpla Vortaro, „dolori“.
| Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ C1- Unua specimeno Esperanto de nivelo al nivelo, Zsófia KÓRÓDY, Márta KOVÁCS, Pálma SALOMONNÉ CSÍSZÁR, László SZABÓ, Budapeŝto, 2008, ISBN: 978-963-248-040-6, (edukado.net/biblioteko/... (2008) edukado.net/upload/... (2016)), p. 89
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de Kazimierz Bein
- ↑ El la verkaro de Kazimierz Bein
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
