babili
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | babilis | babilas | babilos |
| Adjektiva aktiva participo | babilinta | babilanta | babilonta |
| Adjektiva pasiva participo | babilita | babilata | babilota |
| Substantiva aktiva participo | babilinto | babilanto | babilonto |
| Substantiva pasiva participo | babilito | babilato | babiloto |
| Adverba aktiva participo | babilinte | babilante | babilonte |
| Adverba pasiva participo | babilite | babilate | babilote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | babili | ||
| Volativo | babilu | ||
| Kondicionalo | babilus | ||
| Vorterseparo |
| Signifoj |
- Abunde kaj supraĵe paroli pri negravaj aferoj:
- Ni trinkis kafon kaj babilis.
- Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.
- Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.
- Mi decidis organizi kafobabilan kunvenon.
- Ili tutan vesperon trababilis, ĉar ne vidis unu la alian longan tempon.
- Diri senenhavajn banalaĵojn:
- Vi nur babilas kaj tute ne laboras!
- Babilas, muelas, kion lango elpelas.
- Ne timu tranĉilon, timu babilon.
- Ju pli da babilado, des pli da pekado.
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "babili".
- La Simpla Vortaro, „babili“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „babili“.
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "babili"