antaŭ ol

El Vikivortaro

subjunkcio, signifanta «antaŭ la tempo, kiam»: antaŭ ol ĝi tion konsciis, ĝi troviĝis en granda ĝardenoZ; mi rapidas respondi la demandon, antaŭ ol mi alpaŝas al la publikigadoZ; li disbatos vin, antaŭ ol vi havos la tempon petegi lin pri indulgoZ; ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi k trinkiX. Rim. 3 Kiel videblas en la lasta ekzemplo, Z. uzadis la os-formon por esprimi la perfektan futuron (estos -inta); oni neniam en tia okazo uzu la is-formon. Rim. 4. Kiam la subjektoj de la du prop-oj estas identaj, oni povas ankaŭ uzi la inf-on: li salutis antaŭ ol foriri; vi devas zorge esplori la aferon, antaŭ ol suspekti iun.