akra

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto estas en
Listo de Swadesh.

 Adjektivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo akra akraj
Akuzativo akran akrajn
Deveno

El la latina acre.

Vorterseparo

akr + a

Signifoj
[redakti]

a.kra

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo akra akraj
Akuzativo akran akrajn
  1. kiu estas karaktezata de tranĉa povo.
  2. (figure) kiu estas certgrade ĝene sentebla: akra sono, akra gusto.
  3. (figure) severa, malmilda, malfacila, maldelikata: akra parolado, akra sperto.
  4. (figure) sagaca, pova: akra rigardo, akraj okuloj.
Ekzemploj
  1. Tia, ke ĝia rando estas tranĉa aŭ ĝia pinto pika:
    La dentoj de la ŝarko estas akraj.
    Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
    Tranĉilojn oni povas akrigi per akrigilo.
    La akraĵo de la tranĉilo jam estas malakra.
  2. Vive kaj penetre ekscitanta la sensojn:
    La viando estis akra pro pipro.
    Nia apetito akriĝos dum la manĝado.
  3. Malagrable kaj ofende impresanta la sentojn:
    Tiuj akraj mokoj tre dolorigis min.
    Neniu min defendis, kiam li min akre atakis.
  4. Kapabla percepti tre etajn, malfacile distingeblajn detalojn (se paroli pri sensoj aŭ pri intelekto):
    Gasto havas akrajn okulojn.
    Sperto saĝon akrigas.
    Maljuneco malakrigas la vidadon.
Samsencaĵoj
Liter-reordigoj
Vidu ankaŭ

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo