absurda
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | absurda | absurdaj |
Akuzativo | absurdan | absurdajn |
Signifoj |
- Kontraŭa al la komuna saĝo.
- Via iniciativo estas absurda en tiaj cirkonstancoj.
- Ĉu vi ne komprenas, ke vi diras absurdaĵojn?
- La absurdeco de la milito ĉiam pli kaj pli evidentiĝas.
- Ofendanta la regulojn de la logiko.
- La ideo de senfina movado estas absurda hipotezo.
- Ni povas pruvi ĉi tiun geometrian proponon per absurdo (pruvante, ke, se oni ne akceptas ĝin, oni ricevas absurdajn konsekvencojn).
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- absurd
- absurda
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "absurda".
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „absurda“.
- La Simpla Vortaro, „absurda“.
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "absurda"