Saltu al enhavo

Uzanta diskuto:ThomasPusch

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikivortaro

Saluton ThomasPusch, bonvenon en Vikivortaro, la libera vortaro! Sentu vin libera uzi vian vikipediistan paĝon por prezenti vin mem kaj viajn kontribuojn en la Vikivortaro. Bonvolu enmeti vin inter la vikipediistoj kaj inter la vikipediistoj de via lando.

Memoru, ke la enhavo de Vikivortaro devas observi la kopirajtojn!

Vizitu la redaktan subportalon de kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Utilajn konsilojn vi trovos por ekscii kiel redakti paĝon.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi. Amike, Jonathan Webley 07:54, 24. Jun 2010 (UTC)

Noto

[redakti]
Mi preskaŭ nur aktivas en Vikipedio, kun siaj helpaj retejoj, iom ankoraŭ en la Vikifontaro kaj ekstreme malofte en Vikinovaĵoj. Tial tiun ĉi diskutpaĝon de mi mi nur atentos maksimume 2-foje en jaro, pli verŝajne unufoje en 2 jaroj. Se vi havas noton por mi, prefere lasu ĝin en mia esperantlingva vikipedia diskutpaĝo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 26 sep. 2023 (UTC)Reply

Mesaĝo el Finnlando

[redakti]

Mia patro klarigis, ke la nazioj havis malbonan percepton ne nur pri judoj sed ankaŭ pri finnoj, sed mi supozas, ke tio iom ŝanĝiĝis, kiam Finnlando aliancis kun Germanio. 176.72.99.123 02:54, 18 maj. 2023 (UTC)Reply

Al Vikivortaro la supra noto tute ne rilatas, sed mi tamen mallonge reagu. Kompreneble mi havas nenian ideon, kiajn "perceptojn havis la nazioj", krom scii la bazajn ideojn, ke ilia rasismo aparte estis kontraŭ la judoj kaj duavice kontraŭ ĉiuj slavoj, triavice kontraŭ ĉiuj aliaj kiuj laŭ iliaj antaŭjoĝoj ne estus nordeŭropanoj, prefere tre helhaŭtaj, blondaj kaj precipe atletaj. Krome kompreneble ili ideologie estis kontraŭ ĉiu kiu apogis komunismon, sed ankaŭ ĉiu kiu apogis pacismon kiel multaj konvinkitaj kristanoj kaj la malgranda grupo de esperantistoj. Inter iliaj memdeklaritaj "malamikoj" mi ne vicigus la finnojn, svedojn aŭ la baltojn. Sed gravas substreki, ke ĝenerale estis du mezepokaj germanlingvaj urboj tute proksime de Finnlando, en kiuj vivis germanaj baltoj, ĉirkaŭite de estonoj en la ĉirkaŭaj malurbaj regionoj - Reval, la nuna Talino, kaj Dorpat, la nuna Tartu. Tial aparte la germanoj el Reval kaj Dorpat havis speciale fortajn personajn ligojn al Helsinko, Rauma kaj Viipuri. Kaj en la nuna Germanio mi konas relative multajn finnojn, kiuj elmigris al Germanio - el ili estas multaj finnlingvanoj, sed ankaŭ relative multaj svedlingvanoj. Ankaŭ tio kontribuas al tio, ke Finnlando tute ne estus nekonata lando - kvankam kompreneble la finna lingvo same nekompreneblas por averaĝa germano kiom la litova, latva aŭ estona lingvoj. Sed aŭdante la finnan, mi supozas ke preskaŭ ĉiu germano divenus ke estas la finna, ĉar la parolata lingvo havas specifan sonon. ThomasPusch 17:38, 26 sep. 2023 (UTC)Reply

Mesaĝo al la finna uzanto, kiu foje (mis)uzas tiun ĉi paĝon por notoj

[redakti]

Vi vidas ke mi nun entute duan fojon en la vivo estas en tiu ĉi diskutpaĝo, post la 26-a de septembro 2023. Intertempe vi lasis multajn notojn ĉi tie, iujn forigis iuj vikivortaraj teknikistoj, aliaj restis neatentataj. Mi ne rivevas noton en Vikipedio kiam iu metas noton al alia projekto ekster Vikipedio, kaj estas bone tiel. Do mesaĝoj metitaj ĉi tien praktike estas entombigitaj. Mi vere rekomendas ne uzi iujn diskutpaĝojn ekster Vikipedio por iuj notoj, kaj krome kompreneble notoj en Vikipedio devas rilati al eblaj eraroj aŭ mankoj en vikipediaj artikoloj, ne pri io ajn. Tie mi daŭre vidos notojn, sed ĉi tie vere ne. --ThomasPusch 10:58, 15 mar. 2025 (UTC)Reply