Kategorio-Diskuto:Laŭ vortospeco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Mi ĵus legis de Pablo, ke tiu kategorio "temas nun pri gramatiko por ĉiuj lingvoj". Kie oni diskutis pri tiu ŝanĝo? Mi demandas tion, ĉar la nuna (ŝajne ne plua) modelo estas, ke kategorio sen indiko de lingvo temas pri Esperanto, dum por aliaj lingvoj oni devas uzi indikon: ekz-e Gramatiko PT, Gramatiko IT ktp. -- Fernando Maia Jr. 23:36, 16. Jul 2010 (UTC)

Mi konsentas kun vi, sed nur duone. Fakte mian komento mi devus aldoni al Kategorio:Gramatiko laŭ lingvo (mi ĵus memoris, ke ĝi ekzistas) anstataŭ al ĉi artikolo. Krome, Kategorio:Gramatiko laŭ lingvo estas subkategorio de Kategorio:Gramatiko.
Mian komenton "temas nun pri gramatiko por ĉiuj lingvoj" vi ne bone komprenis (aŭ mi esprimis min malbone): Mi intencis diri, ke Kategorio:Gramatiko estas tro granda kategorio, kiu ne nur meritas esti subkategorio de Kategorio:Esperanto sed de Kategorio:Lingvoj ĉar ĉiuj lingvoj havas substantivojn, adjektivojn, adverbojn, ktp.
Ne timu ĉi ŝanĝon. Temas nur pri senesceptemo. Kial kategorio sen indiko de lingvo temu nepre pri Esperanto? Esperanto estas lingvo nur tia, kia la aliaj: ĝi ankaŭ havu indikon. Se Kategorio:Gramatiko enhavas, ekzemple, Kategorio:Adjektivo, kiu siavice enhavas Kategorio:Adjektivo (Esperanto), Kategorio:Adjektivo (Hispana), Kategorio:Adjektivo (Germana), ktp., la sistemo rezultos tre simpla kaj logika. Amike via, --Pablo Escobar 15:46, 17. Jul 2010 (UTC)
Saluton, Pablo. Fakte ne estos malbone tio. Mi pensas, ke se Jonathan ankau jesas, ni do povos labori tiel. Kiel mi jam diris plurfoje, mi min adaptas facile al la ŝanĝoj en viki-projektoj. Necesas nur demandi kaj diskuteti pri ilin. Al mi ne grevageas kiel ategorio estu; mi ne emis ŝanĝi la "antaŭan" sistemon, ĉar estas multe por fari. Sed ni povas restudi ilin. Tamen estus interese roboto por transformi kategoriojn X EO en X (Esperanto) kaj simile por aliaj lingvoj.--Fernando Maia Jr. 13:16, 20. Jul 2010 (UTC)
Bonege.--Pablo Escobar 14:05, 26. Jul 2010 (UTC)