Saltu al enhavo

Aldono:Onomatopeoj

El Vikivortaro
Onomatopeoj

Tiu ĉi paĝo temas pri la ĝenerale uzataj onomatopeoj en Esperanto.

La kolumno "Tipa eliganto" provizas la tipan kaŭzanton de la sono, sed la vortoj povas esti uzataj ankaŭ metafore por aliaj eligantoj.

Foje varias la nombro da samaj literoj aŭ silaboj por indiki la longecon de la sono. Variaĵoj ne estas inkluzivigitaj ĉi tie, nur la plej mallongaj versioj estas provizataj.

Bestaj

[redakti]

Koliziaj

[redakti]
Tipa eliganto Speco Verbo Onomatopeo
pluvo sur vitrokolizia, veteraklakiklak'
plaŭdokoliziaplaŭ! (PIV 2005)
kolizio inter pezaj objektoj koliziabacibac!
falkolizio de frukto koliziaPok
falkolizio de iu kolizia Bam
falo subita neatendita kolizia bum!
falanta objekto koliziaPuf! / Pum!

Veteraj

[redakti]
Tipa eliganto Speco Verbo Onomatopeo
blovanta ventoveteravŝŝŝŝŝ
hurlanta ventoveterahu-u-u!
pluvo sur vitrokolizia, veteraklakiklak'

Sentaj

[redakti]
Tipa eliganto Speco Verbo Onomatopeo
doloro sentaaj!
doloro senta uj!
doloro subita senta aŭ!
doloro subita senta huj!
doloro subita senta hoj!
doloro subita senta haj!
miro sentaŬaŭ!
rido sentaHaha!, Hehe!, Hihi!, Hoho!, Huhu!, Huhahahahahaha!
ploro sentaBuuuuu!
dormo sentaZZZ
bagateligo de aŭdaĵo aŭ diraĵo sentaDirlididi!
oscedo sentaŭa!
vidante timigaĵon kaj altpeĉe krianta sentaHiiiiii!
malfeliĉo sentaŬa! — krio de bebo aŭ bojo de hundo (PIV 2005)
konfuziteco senta be!
tremo pro frostiĝo aŭ teruro senta br! / brr!

Maŝinaj

[redakti]
Tipa eliganto Speco Verbo Onomatopeo
aŭtomaŝinaVrrrrrrrrm
horloĝomaŝinaTik tik tik (PIV 2005 sub onomatopeo)
hupilomaŝinahupituuuut!
sonoranta telefonomaŝinasonoriDrrrrrring
sonorilomaŝinaDong! / Tin tin tin! / ging…gang…giling…gilang…
pafilomaŝinapaf!

Ulaj

[redakti]
Aktiveco Speco Verbo Onomatopeo
babilado senĉesaulablablaiblabla!
kisoulaSmak
ternoulaterniHaĉum!
elspiro post penadoulaUf!

Ceteraj

[redakti]
Tipa eliganto Speco Verbo Onomatopeo
galopo aŭ rapida marŝoulaTra ra ra
siblado dum rosti (??) ??sss
trajno maŝinaVvvvv
trumpeto maŝinaTrateratra!
bruo raŭka en la gorĝo ula graki
sonoj harmonie modulataj ula kanti
voĉosono laŭtajn akrajn ula krii
luldormigo de infaneto ula baj… baj…
krio de bebo ula ŭa!

Fontoj

[redakti]