Aldono:Akademia Vortaro

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Akademia Vortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Baza Radikaro Oficiala
Parto Elementoj Jam en Vikivortaro (jaro 2012)
Fundamento 2768 457 (16.5%)
1OA 805 55 (6.8%)
2OA 587 16 (2.7%)
3OA 203 7 (3.4%)
40A 118 4 (3.4%)
5OA 8 1 (12.5%)
6OA 21 2 (9.5%)
7OA 31 27 (87.1%)
8OA 200 29 (14.5%)
9OA 209 20 (9.6%)

Elemento povas esti radiko, sed ankaŭ prefikso, sufikso, finaĵo, memstara elemento aŭ liternomo. Kunmetaĵo ne estas elemento. El la retejo de la Akademio de Esperanto:

"la Akademia Vortaro (AV) enhavas la tutan Universala Vortaron kune kun ĉiuj kompletigoj kaj korektoj, kiujn la Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto ellaboris kaj oficialigis. Ĝi enhavas ĉiujn elementojn kaj kunmetaĵojn de la Fundamento kaj de ĉiuj Oficialaj Aldonoj, kune kun ĉiuj Esperantlingvaj difinoj kaj ĉiuj nacilingvaj tradukoj de UV kaj la Oficialaj Aldonoj."

Vidu la Akademian Vortaron

Baza Radikaro Oficiala (BRO) difinas la bazan vortprovizon de la lingvo prezentanta 2416 elementojn apartigitajn al naŭ grupoj laŭ ofteco:

BRO1 enhavas plej oftajn elementojn
...
BRO9 enhavas malplej oftajn elementojn

La kategorioj el da du grupoj (OA kaj BRO) disponeblas en Kategorio:Akademia Vortaro (25 paĝoj) kaj estas afiŝitaj per ŝablonoj {{kat-farado}} kaj {{kat-elemento-eo}}.

Notu bone ke iu radiko povas esti en pluraj kategorioj, ekzemple "tragedi'" estas en tri kategorioj: Kategorio:Fundamenta elemento (914 paĝoj), Kategorio:Elemento de la 1-a Oficiala Aldono (37 paĝoj) kaj Kategorio:Elemento de la 7-a Oficiala Aldono (13 paĝoj).