ŝilingo

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Vikipedio enhavas artikolon pri: Ŝilingo

 Mona nomo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo ŝilingo ŝilingoj
Akuzativo ŝilingon ŝilingojn

Signifoj
[redakti]

  1. Antaŭa dudekono da la brita pundo, valore dekdu pencoj.
  2. Valuto kaj monunuo de pluraj ŝtatoj.
    1. aŭstria ŝilingo. Antaŭa ŝtata valuto de Aŭstrio.
    2. kenja ŝilingo. Ŝtata valuto de Kenjo. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KES kaj ĝia simbolo estas /.
    3. somalia ŝilingo (somala ŝilingo). Ŝtata valuto de Somalio. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas SOS kaj ĝia simbolo estas Sh.
    4. tanzania ŝilingo. Ŝtata valuto de Tanzanio. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TZS kaj ĝia simbolo estas /.
    5. uganda ŝilingo. Ŝtata valuto de Ugando. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas UGX kaj ĝia simbolo estas Sh.