ŝaŭmo

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

ŝaŭm + o

 Substantivo[redakti]

ŝaŭmo

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo ŝaŭmo ŝaŭmoj
Akuzativo ŝaŭmon ŝaŭmojn
  1. Svarmo da veziketoj kunformiĝantaj el boligata, forte kirlata aŭ fermentanta likvo.
    Kirlu ovoblankon al ŝaŭmo kaj poste aldonu sukeron.
    Dum la festo ni trinkis ŝaŭman vinon.
    Ĉampano ŝaŭmis en la glasoj.
    Kiamaniere oni ŝaŭmigas ĉampanon?
    Mi senŝaŭmigis bolantan supon per senŝaŭmigilo.
  2. Iom simila aspekto de la salivo aŭ ŝvito de ekscitita besto aŭ frenezulo.
    Post longa kaj rapidega kurado mia ĉevalo estis kovrita de ŝaŭmo.
  3. Io malsolida, senenhava.
    Lia tuta parolado estis nur ŝaŭmo.
    Niaj klopodoj vane disŝaŭmiĝis (neniiĝis).

Tradukoj
[redakti]


Referencoj kaj literaturo