Ŝablono-Diskuto:Paĝokapo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Airon, laŭ mi tiu ŝablono ne bonas. Ne estas taŭge al ŝablonoj tro malliberigi la redaktadon. Tiu ŝablono devigas formon, kiu ne estas tute firma. En tiu fazo de Vikivortaro, kiu malgraŭe estas eka, ni ne devas uzi tiujn "malliberigilojn". Mi proponas ne uzi ĝin. Inkluzive mi trovas nenecesa la Kategorion kreitan de tiu ŝablono...--Fernando Maia Jr. 19:58, 23. Nov 2009 (UTC)

Laŭ mi ĝi helpas krei paĝon kaj kreas aŭtomate la kategoriojn (ĉefa funkcio), sed se vi pensas, ke ĝi malliberigas la redaktinton, ni ne uzas ĝin. Amike, --→ Airon 20:55, 23. Nov 2009 (UTC)
Krei aŭtomate ne ĉiam estas bone, ĉar vi ne facile povas kontroli, kio estos kreita. Krom tio, ĝi ŝanĝas la ordon uzitan ĉi tie, kiu estas: lingvo-prononco-etimologio-difino. Mi komprenas, ke aliaj vikivortaroj uzas aliajn ordojn, tamen ĝi estas la ordo uzata en la E-vikivortaro. Tial taŭgas sekvi ĝin, kaj tiu nova ŝablono ne permesas tion. Aldone, strukturŝablonoj ankoraŭ ne bonvenas, ĉar en tiu eka fazo ĉiam aperos aferoj por ŝanĝi. Bonvenas pli simplaj ŝablonoj, kiel kelkaj, kiujn vi jam kreis. Ŝablono Substantivo, adjektivo ktp. estas bonvenaj, ĉar iam, kiam oni decidos ornami ilin (kion mi aparte ne ŝatas, ĉar laŭ mi ĝi faras la artikolon pri-vide poluciita), oni facile faros tion. Dankon pro la kompreno kaj kunlaboro, Airon!--Fernando Maia Jr. 02:32, 24. Nov 2009 (UTC)