tolo
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Substantivo
tolo
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | tolo | toloj |
| Akuzativo | tolon | tolojn |
- Teksaĵo el linaj, kanabaj, jutaj, kotonaj fadenoj, interkrucitaj laŭ aparta sistemo.
- Mi kudros viŝtukojn el ĉi tiu tolo.
- Tolaĵon malpuran lavu en la domo.
- Ŝi ĝuis sian novan tolan pantalonon.
- Dum la spektaklo fontolo prezentis maran pejzaĝon.
- La tablo ekstere estis kovrita per laktolo / vakstolo (tolo, ŝmirita sur unu flanko per lako, por ke ĝi estu nepenetrebla de akvo).
- Peco el lina tolo, preparita kaj streĉita sur kadro, por ricevi pentraĵon.
- Tiu pentristo aĉetis blankajn tolojn hodiaŭ.
- Li surtoligis belegan pentraĵon.