speco
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Substantivo
speco
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | speco | specoj |
| Akuzativo | specon | specojn |
- Aro da estaĵoj aŭ objektoj, havantaj komunajn karakterizajn ecojn.
- Tio estas tre bona speco de pomoj.
- Mi specigis la poŝtaĵojn laŭ la loko de difino.
- Ni denove bone pasigos la tempon, ĉar venis siaspeculoj.
- Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.
- Persono aŭ objekto kiun oni ne povas precize difini, kaj kiun oni montras nomante ian similaĵon.
- Ni havas sufiĉe da greno de ĉiu speco.
- Li faris ĉiaspecajn movojn en la akvo, sed tamen ne sukcesis saviĝi.
- Mi scias multajn tiaspecajn historiojn.
- Ekzistas divers(a)speca literaturo en Esperanto.
- Specio.
- Floroj de ĉi tiu speco estas tre kapricaj.