situvorto

El Vikivortaro

Senfleksia vorto, kiu antaŭiras substantivan grupon (kun kerno plej ofte substantiva, pronoma aŭ infinitiva) por indiki ties rolon rilate al verbo, substantivo aŭ adjektivo: ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ substantivo[1]; la formon l' mi uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo (ekzemple de, tra k.c.)[2]. al, anstataŭ, antaŭ, malantaŭ, ĉe , ĉirkaŭ, de,da, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por,post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans. postpozicio

Rim. 1: Nur la prepozicioj „por, antaŭ (ol), anstataŭ, krom“ povas esti sekvataj de infinitivo. En ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participon aŭ substantivon kun prepozicio:, aŭ , anstataŭ  [...] Se la vortoj „por“ kaj „anstataŭ“ estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed la kaŭzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj „por“ kaj „anstataŭ“, uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili estas ne ebla[3].

Rim. 2: Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio F.

Rim. 3: Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple, por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finaĵon “-n”; sekve:[...]F.

Rim. 4: Oni povas fari ian prepozicion el adverbo: vidu la rimarkon por adverbo.

Rim. 5: La prepozicioj kiel helpvortoj ne povas esti uzataj memstare, sed nur kun substantivoj kaj pronomoj, kaj kelkaj ankaŭ kun infinitivo. Volante uzi iun prepozicion memstare, oni devas adverbigi ĝin, t.e aldoni al ĝi la finaĵon "-e":  = LtE.