rendimento
Esperanto[redakti]
Substantivo[redakti]
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | rendimento | rendimentoj |
Akuzativo | rendimenton | rendimentojn |
Signifoj
[redakti]
- Ⓣ Rilatumo inter la utila laboro ricevita de maŝino kaj la energikvanto elspezita: altrendimenta motoro.
- ekon. Efikeco, produktokapablo de maŝino, kampo aŭ homo.
- ✉ komerco: Profito akirita per valorpaperoj k kapitalo en la formo de rento, dividendo ks.
Ekzemploj |
- [1] Liberigante la laborantan loĝantaron de multaj ĉiutagaj klopodoj, ĝi stimulas kreskon de rendimento de laboro en la industrio kaj en la agrikulturo.[1]
Frazaĵoj |
- [1] ekologia rendimento ☼ terscieco (inkl. mineral- kaj rokoscienco) Rendimento de la konvertado de la suna energio en la diversaj ŝtupoj de nutroĉeno.
- medirendimento ☼ terscieco (inkl. mineral- kaj rokoscienco) Rendimento de investoj en pur(ig)a tekniko; la malpliigo en medimalpurigaj ellasoj proporcie al la mono investita en pur(ig)a tekniko.
Tradukoj
[redakti]
|
Referencoj kaj literaturo |
- rendimento
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "rendimento".
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "rendimento"
- La Simpla Vortaro, „rendimento“.
Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto. — Roterdamo, 2005, paĝo 170.
portugala[redakti]
Prononco |
- IFA: /ʁẽdĩmẽtʊ/
Substantivo[redakti]
Ununombro | Multenombro | |
---|---|---|
maskla genro | o rendimento | os rendimentos |
- rendimento