puto
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Substantivo
puto
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | puto | putoj |
| Akuzativo | puton | putojn |
- Profunda, vertikala truo, fosita en tero, por ĉerpi el ĝi akvon, kiu tie kolektiĝas pro subtera fonto aŭ trasorbiĝo, aŭ por forfluigi neutilan likvon.
- Kara, iru preni akvon de la puto.
- En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.
- Puta akvo estas pura ĉi tie.
- La putisto boris al ni la puton.
- La drenputo ricevas superfluajn akvojn el ĝardeno kaj ellasas ilin en la grundon.