proparolanto

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Proparolanto

Esperanto[redakti]

Substantivo[redakti]

 pro + parol(i) + ant + o ( eo , SB )

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo proparolanto proparolantoj
Akuzativo proparolanton proparolantojn

Signifoj
[redakti]

  1. (socio) persono kiu (profesie) parolas kaj konigas novaĵojn por iu alia (firmao aŭ alia organizaĵo)
    Vidu ankaŭ: porparolanto
    Rimarkoj: Laŭ ReVo ĉi tiu vorto estas evitinda, kaj nur la vorto "porparolanto" estas uzinda. Sed ĝi estas ofte uzata, kaj la uzon de la prepozicio "pro" kiel prefikso fakte bone eblas defendi:
    • "proparolanto" = persono kiu parolas pro bezono de iu alia kiu volas konigi ion, ne temas nepre pri subteno, sed ofte pri novaĵoj, pri io kio jam okazis (komparu kun "dankon pro")
    • "porparolanto" = persono kiu parolas por subteni ion aŭ iun, temas pri io kion oni celas atingi (komparu kun "dankon por")
    Sinonimoj: porparolisto (eble pli logika ĉar temas pri profesio, sed malofte uzata)

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo