potenco
El Vikivortaro
Esperanto [redakti]
Substantivo [redakti]
potenco
| Kazo | Ununombro | Multenombro |
|---|---|---|
| Nominativo | potenco | potencoj |
| Akuzativo | potencon | potencojn |
- Kapablo de io forte efiki.
- Mi pensas, ke miaj konvinkaj paroloj havis potencon.
- Plej granda potenco kuŝas en la komenco.
- Nia literaturo kreskas nun potence.
- Mi dubas pri la potenciga efiko de la terapio kontraŭ mia malsano.
- Kapablo de iu trudi sian volon.
- En lia mano estas forto kaj potenco kaj neniu povas kontraŭstari al li.
- Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
- Barbo potenca, sed kapo sensenca.
- Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.
- Ne incitu la potenculon!
- Jura aŭ politika povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn ordonojn.
- La parlamento havas leĝdonan potencon.
- Iam Romanoj potencis la tutan Mediteraneon.
- La registaro de nia lando estas tute senpotenca.
- Supernatura forto.
- Mi venkis tiun malbonan potencon kaj savis la homojn!
Tradukoj [redakti]
==
Fontoj
==