poplo

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Poplo

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo poplo poploj
Akuzativo poplon poplojn
poplejofolioj kaj floroj de poplo
Vorterseparo
popl + o

Signifoj
[redakti]

  1. ((biologio), (botaniko), (planto), (arbo)) genro Poploj (Populus → la) el familio Salikacoj (Salicaceae → la) de unuseksaj, falfoliaj, ofte grandaj arboj kun longpetiolaj, larĝaj folioj, kun floroj en longaj, pendaj amentoj aperantaj antaŭ la folioj.
Frazaĵoj
(Precipaj sp-oj):
blanka poplo (P. alba), el Eŭropo, U k C Azio k N Afriko, kun grize blanka ŝelo k 3—5-lobaj folioj malsupraflanke blankaj pro lanugo.
balzama poplo (P. balsamifera), el N Nord-Ameriko k mezvarma Azio, kun gluecaj ŝosoj k burĝonoj k kun ovalaj aŭ lancetformaj folioj malsupraflanke blankaj.
laŭrofolia poplo (P. laurifolia), el Azio, kun ronde ovalaj, pintapeksaj, dentaj folioj malsupraflanke blankaj.
nigra poplo (P. nigra), el Eŭropo k Azio, kun triangulaj, fajne dentaj folioj malsupraflanke verdaj.


Ekzemploj
[1] De sur la plej alta branĉo de mia poplo mi observis per lorno la movadojn de la korpusoj en la ebenaĵo.[1]

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj