pinto
El Vikivortaro
Enhavo |
[redakti] Esperanto
[redakti] Substantivo
pinto
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | pinto | pintoj |
| Akuzativo | pinton | pintojn |
- Akuta kaj pika ekstremo.
- Mi pikis mian fingron per la pinto de kudrilo.
- La tranĉilo estas pinta.
- Li pintigas la krajonon, ĉar ĝi estas senpinta.
- Maldika ekstremo de objekto, pli kaj pli mallarĝiĝanta al la supro.
- La pinto de la monto estas blanka pro la neĝo.
- La afero ne staras sur pinto de ponto.
- La turoj pintas al la ĉielo.
- Unu el la simboloj de Esperanto estas kvinpinta verda stelo.
- La panpinton lasu al mi!
- Ekstremo de korpoparto.
- Mi havas tiun vorton sur la pinto de la lango.
- Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.
- Ŝi dancis piedpinte.