lanĉi
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Verbo
lanĉi
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | lanĉas | lanĉanta | lanĉata | ||
| Pasinta | lanĉis | lanĉinta | lanĉita | ||
| Venonta | lanĉos | lanĉonta | lanĉota | ||
| Kondicionala | lanĉus | ||||
| Imperativo | lanĉu | ||||
- Enuzigi (ŝipon, veturilon, balonon, ponton, sateliton kaj simile), je la unua fojo.
- Oni lanĉis ankoraŭ unu grandan butikon en nia urbo.
- Mi ankoraŭ ne vojaĝis per tiu ĵus lanĉita ŝipo. (= enakvigi ĝin unuafoje post la konstruado)
- Prezenti (varon, verkon, ideon, dancon, modon kaj alian) je la unua fojo al publika uzado.
- lanĉi gazeton
- lanĉi romanon
- lanĉi kampanjon
- lanĉi novan vorton
- Li lanĉis tutmondan kampanjan movadon.
- Hodiaŭ okazis lanĉo de nia revuo.
- Ekfunkciigi komputilan programon.
- lernu! jam lanĉis la tujmesaĝilon.
- La paĝaro de lernu! estis lanĉita en la jaro 2002.
- Li okupiĝas pri lanĉado de diversaj programoj.