kompliki

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo komplikis komplikas komplikos
Adjektiva aktiva participo komplikinta komplikanta komplikonta
Adjektiva pasiva participo komplikita komplikata komplikota
Substantiva aktiva participo komplikinto komplikanto komplikonto
Substantiva pasiva participo komplikito komplikato komplikoto
Adverba aktiva participo komplikinte komplikante komplikonte
Adverba pasiva participo komplikite komplikate komplikote
Moduso
Infinitivo kompliki
Volativo kompliku
Kondicionalo komplikus

Signifoj
[redakti]

  1. malfaciligi per altigo de la kvanto da ingrediencoj, paŝoj, elementoj aŭ simile; farigi malpli facile superrigardebla kaj solvebla
    Tio vere komplikis la aferon.
    Mi ne komplikas mian vivon per vanaj zorgoj.
    La situacio estas tre komplika.
    Ĉu denove aperis komplikaĵoj kaj problemoj en via vivo?
    La malsano povas konduki al komplikaĵoj, se vi ne kuracos vin.
    Vi troigas pri la komplikeco de la afero.
    Niaj rilatoj komplikiĝis post tio.