grimpi
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Verbo
grimpi
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | grimpas | grimpanta | grimpata | ||
| Pasinta | grimpis | grimpinta | grimpita | ||
| Venonta | grimpos | grimponta | grimpota | ||
| Kondicionala | grimpus | ||||
| Imperativo | grimpu | ||||
- Pene transloki sian korpon sur oblikva aŭ vertikala surfaco, uzante la krurojn kaj eventuale la brakojn.
- Mia kato grimpis sur la arbon kaj ne volas malsupreniĝi.
- Nia grimpado daŭris kelkajn horojn.
- Li estas sperta grimpisto.
- Mi apenaŭ elgrimpis el la marĉejo.
- Ŝi engrimpis en la boaton.
- Ili malsuprengrimpis la ŝtuparon.
- Ni suprengrimpis sur la rokon por pli bone ĉion vidi.
- Teni sin stara aŭ suprendirekta, fiksiĝante per adventivaj radikoj, krampoj, ĉiroj, dornoj, dornetoj kaj simile.
- Pizo volve grimpas la bastoneton.
- Lupolo estas grimpa planto / grimpoplanto.