foiro
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Substantivo
foiro
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | foiro | foiroj |
| Akuzativo | foiron | foirojn |
- Granda perioda kunveno, ofte kun distraĵoj, kiu okazas en fiksita periodo kaj loko por vendado de brutoj, agrikulturaĵoj, industriaĵoj kaj tiel plu.
- Ĉiun printempon en nia lernejo okazas foiro, dum kiu la lernantoj vendas diversajn bongustaĵojn.
- Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.
- Komenciĝas foira kaj amuza tempo.
- Estis neeble trovi silentan lokon en la foirejo.
- La foiristoj estis kontentaj, ĉar vendiĝis multaj varoj.