flui
El Vikivortaro
Esperanto [redakti]
Verbo [redakti]
flui
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | fluas | fluanta | fluata | ||
| Pasinta | fluis | fluinta | fluita | ||
| Venonta | fluos | fluonta | fluota | ||
| Kondicionala | fluus | ||||
| Imperativo | fluu | ||||
- Moviĝi seninterrompe malsupren laŭ deklivo (se paroli pri likvoj).
- Ŝiaj larmoj rivere fluis.
- Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
- En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
- La sango elfluis el la vundo.
- Ni venis ĝis la enfluejo - loko, kie la rivero enfluas en la maron.
- Ni iru kontraŭflue / laŭflue, restante en la akvo.
- La parko troviĝas apud la kunfluejo de la plej grandaj riveroj.
- Moviĝi seninterrompe kaj facile de unu loko al alia (se paroli pri fluidoj).
- En la aero fluis odoro de floroj.
- Amase, seninterrompe direktiĝi ien.
- En la urbo jam fluas paroloj pri via mizero.
- Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
- Li flue parolas la ĉinan.
- Per lerta admono alfluas la mono.
- Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
- Dum la festo la tuta popolo disfluis sur la stratoj.
- Forfluu infano kune kun la bano.
- Mi ne superfluas per riĉaĵoj.
- Facile kaj glate trapasi de unu momento al alia.
- Mia vivo fluas trankvile.
- Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.
- Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.
Tradukoj [redakti]
==
Fontoj
==